Soneto trovita sur tero
ofte kontraŭ si mem mi agas 
ĉar tien min gvidas bezonoj 
kie disvolviĝas miskonoj 
poste inverse mi reagas 

kiel trovi la ĝustan vojon 
dum cerbo funkcias malscie 
en efekto abnegacie 
kreante celan paranojon 

oni devas nepre foriri 
de la tro ambicia celo 
por simplan rimedon akiri 

ŝtupo post ŝtupo tamen lerte 
sur tero ne sur fora stelo 
la limon atingos ni certe
Bastiono de Silento, la 16an de majo 2001