Soneto je la kvadratiĝo
mi surdiskigis polajn versojn 
dum tuta tago kaj duono 
kvadratiĝis mi pro miskono 
farante en diskoj dispersojn 

hieraŭ kara kuracisto 
trankviligis min pacience 
sed mi defendiĝis intence 
kaj riĉiĝos apotekisto 

ne havas florojn roza arbo 
ĉar iuj noculoj subgrunde 
ekmanĝis radikojn abunde 

poleksoj restadas sub garbo 
ĉar ovoj cirkulas eĉ vunde 
al Clinton ŝokita profunde
Zuriko, la 17an de majo 2001