Soneto ŝercita esence
rigardante la polajn versojn 
mi estas tute konvinkita 
pri tasko ne vane farita 
Esperanto portas dispersojn 

ĉar la akreco de la temo 
okazas ofte disbatita 
per kroma klarigo ligita 
kun malkomprenata problemo 

la ŝercoj devas agi rekte 
ne perdante siajn esencojn 
trafi la konkludon perfekte 

per la malserenaj enhavoj 
taŭgas esprimi kondolencojn 
certe por ĉiuj sudaj slavoj
Zuriko, la 23an de majo 2001