Soneto kun lingvistpamfleto
en la jaro dumil unua 
mi volis skribi esperante 
cent kvardek ses tagoj pasante 
la kazo fariĝis enua 

en mia kara lingvo pola 
atendas por mi milionoj 
ĉiuj kun poeziaj konoj 
kaj kun kapableco frivola 

en Esperanto bedaŭrine 
sur la mondo nur kelkaj povas 
kompreni poemojn mirinde 

matenmanĝo kun vespermanĝo 
ligiĝis ĉar gastoj min trovas 
denove en mora aranĝo 
Zuriko, la 27an de majo 2001