Soneto pri estado meze
mi ne volas loĝi ĉe l' fino 
kaj ne ĉe komenco de l' mondo 
mi volas en mezo de l' rondo 
esti kun multflanka vitrino 

de tiu loko mi rigardus 
l' tutan mondon alegorie 
provante ĝin mitologie 
nur metafizike mi tardus 

kiam mi veturas tra Kreto 
tiam mi sin ne sentas mite 
kun mankoj en propra buĝeto 

tio devigas al reveno 
mi povas vivi deficite 
sed nur en granda entrepreno 
Zuriko, la 29an de majo 2001