Soneto pri modelvirinoj
Patrino Polino - Patrino 
Germanino kaj sur la tero 
ĉiu patrina nacisfero 
inklude kun feministino 

naciismo kaj feminismo 
ne staras sur malaj polusoj 
ideologiaj statusoj 
venas de ideologismo 

reĝinoj kaj prezidentinoj 
estas tre agrablemaj dece 
ankaŭ alternativulinoj 

sed ĉiu deco nun dependas 
de propra kutimo multspece 
tre ofte aliajn ofendas  
Zuriko, la 30an de majo 2001