Soneto pri persekutanto
unue kiel instruisto 
mi laboris kaj li hezitis 
tuj poste frato min imitis 
fariĝis mia turmentisto 

kiam mi ofte ŝanĝis fakojn 
li ankaŭ malantaŭ postiris 
baldaŭ mi pri poemoj miris 
ĉar li skribis kaj faris plakojn 

li povus skribi limerikojn 
tamen li sonetojn komponis 
anstataŭ krei erotikojn 

domo sen libroj sed manio 
kolekta lin pompe imponis 
ĝis la tragika agonio 
Bastiono de Silento, la 31an de majo 2001