Soneto pri la venkparadoj
se oni festas la malvenkon 
la venko ne estas sincera 
kvankam ĝi iam estis vera 
sed herooj ŝanĝis la benkon 

kombatantoj en uniformoj 
trapaŝas mondon kiel Ŝvejkoj 
pantalonoj falas sen ŝelkoj 
bukante ventraĉojn sen normoj 

politikistoj ĉe florkronoj 
svingas per origitaj skarpoj 
en la rolo de ĉiĉeronoj 

maljunaj pastroj sur ambonoj 
diras pri novaj vivaj varpoj 
sed voĉojn surdigas mistonoj
Zuriko, la 8an de majo 2001