Soneto pri la infankantoj
infanoj ekkantis pri avo 
kiu loĝas en eta domo 
sur sofo klaĉas kun fantomo 
kiam sonĝas pri lia savo 

en kanapo loĝas museto 
kiu pepas dum avo ronkas 
oni diras ke avo bronkas 
kun pro bona sonĝo rideto 

subite avo tuj post dormo 
ekvidis en pordego kruron 
kiu por muso estis ŝtormo 

sed kato de ava najbaro 
tute ne aranĝis teruron 
muso kaj kato estis paro  
Bastiono de Silento, la 1an de junio 2001