Soneto malgraŭ horoskopo
komunismo estis la verko 
de dudekjarcenta homaro 
tuj transformiĝis al koŝmaro 
ĉefobjekto fariĝis ĉerko 

riĉul' traktas amason loze
sed kiam ĝi forte eksplodas 
tiam li pri haŭto klopodas 
kun refleksa efekto poze 

kapitalismo ne eltenos 
sian agreseman avidon 
tiam tumulto povon prenos 

tre ofte malgraŭ horoskopo 
sistemo ludas Atlantidon 
kaj dronas - atentu Eŭropo!
Bastiono de Silento, la 11an de junio 2001