Soneto pri ridigŝaŭmumo
denove manko en vortaro 
mi nomas la rigidŝaŭmumon 
stiropor' farante nomumon 
je blankmaso - izolpreparo 

oni dormis sur stiroporo 
en Gdanska Lenin-ŝipfarejo 
poste trairis al povejo 
sed kun makulo sur honoro 

stiropora nomenklaturo 
funkcias punkt' al punkt' simile 
kiel alia diktaturo 

hundoj obeas posedantojn 
kaj same servaĉas ĝentile 
ĵurnalistoj stiroporantojn
Bastiono de Silento, la 13an de junio 2001