Soneto pri Dienstaltersgeschenk
hieraŭ en poŝtkesto estis 
pri la registrita letero 
demando - ĝojo ĉu kolero 
ĝis la malfermo min molestis 

ne al mi sed al la edzino 
ofica tial mi malfermis 
pro enhavo mi pense skermis 
"Dienstaltersgeschenk" pro rutino 

hezitoj "donas aŭ ne donas?" 
kaj ĉiam aliaj limdatoj 
fine mi ĉampanon proponas 

traduki mi tion ne povas 
"maljundungitdonaco" - batoj 
por mi ĉar mi sencon ne trovas 
Zuriko, la 14an de junio 2001