Soneto pri malbonforgeso
ne tiel ke nur unu ŝuldas 
sed ĉiuj - la tuta nacio 
pro tre zelota ambicio 
gvidanto doktrinecon muldas 

anstataŭ tiu povus esti 
alia impona satrapo 
nun en historiista kapo 
miksiĝas pensoj kion festi 

averto! vi estu singarda 
en la rilatoj kun germanoj 
nazismo estas tie arda 

frapeti ŝultron ne sufiĉas 
kion demonstris balkananoj 
tiu opereto nun kiĉas 

Zuriko, la 19an de junio 2001