Soneto pri kuraĝigado
doktoro flustre min demandas 
pri operacia konsento 
jam estas preta testamento 
kial ne? - mi kelkfoje skandas 

tamen mi riskas - eble estas 
aliaj sanigaj eblecoj 
tuj alvenas maltrankvilecoj 
kiuj iomete molestas 

oni mian korpon esploris 
ĉifoje sango tre rapide 
fluis - mi tute ne doloris 

poste mi iris al arbaro 
morto pritraktis min avide 
defendis min forta memstaro 
Zuriko, la 22an de junio 2001