Soneto kun kelkaj citaĵoj
"mi supozas ke vi ne kredas 
ke diablo tiel aspektas 
sciante kion vi suspektas 
mi protektan barilon tredas" 

"li eniris diablan neston 
ĉu feliĉa stelo lin gvidos 
se li kun tiuj demonoj sidos 
kaj ĉu li eltenos proteston?" 

"li savis mondon de sistemo 
sed ankaŭ ilin ĉeokaze 
liberigis de anatemo" 

"ortodoksa konservatismo 
atakas aliajn emfaze 
sen iu ajn objektivismo"
Zuriko, la 24an de junio 2001