Soneto pri vivo de arto
antaŭ Kościuszko-monumento 
"donis ekzemplon Bonaparte"
kantis kaj ne  “evviva l’arte” 
laŭ itala slogana sento 

tragedio ĉu komedio? 
li malamis Napoleonon 
kaj ili donas tiun tonon 
kiun eĉ ne plu ŝatas Dio 

ili svingas nacistandardojn 
tre ofte en ĉiutageco 
kaj poste vizitas lombardojn 

ilin devoras progresanta 
malsano de trolibereco 
de novriĉelitoj amanta
Bastiono de Silento, la 25an de junio 2001