Soneto kun verma koncentro
en Bastiono de Silento 
antaŭ franca revolucio 
konstruanta laŭ adicio 
vivas vermoj en abutmento 

venis Alex Zäh kaj tra traboj 
saltis por en lignon injekti 
venenon kaj vermojn infekti 
feliĉe ne estis skaraboj 

ĉe l' fino de tiu laboro 
li diris ke tiuj vermetoj 
vivos pli longe ol la moro 

ili jam pli ol ducent jaroj 
boras en la lignaj truetoj 
malgraŭ diversaj kontraŭstaroj 
Bastiono de Silento, la 28an de junio 2001