Soneto incitas diablon
oni donis Miloŝeviĉon 
por kelkaj germanaj pfenigoj 
ekestis survoje intrigoj 
sed Serbio ne ŝanĝis niĉon 

oni ne likvidis problemon 
inverse - problemo grandiĝis 
kaj pro perfido disvastiĝis 
fortigante krudan sistemon 

emociiĝi pro Balkanoj 
signifas inciti diablon 
kunlaborantan kun germanoj 

pli plezura estas festado 
(mi poligas) Pjotron kaj Pavlon 
kaj ĉeokaze navigado 
Zuriko, la 29an de junio 2001