Soneto pri festo en Halaŭ
domo kiel aliaj domoj 
sed pro la parko ĉirkaŭanta 
etoso fariĝas dianta 
supoze ne mankas fantomoj 

en vilaĝo mankas ĥoĥoloj 
ĉar ili ne kredas pri farto 
eble ĝenis ilin katarto 
povas esti ke ankaŭ poloj 

fajro odoras per ŝafaĵo 
nur en propra saŭco rostita 
sen ajlo ankaŭ sed verdaĵo 

en la ĝardeno jam atendas 
la tablo festene kovrita 
mi tiun formon rekomendas 
Hallaŭ, la 4an de junio 2001