Soneto pri prova memoro
se estus ebleco elŝalti 
en unu momento memoron 
kaj per tio sanigi koron 
mi ne povus inklinon halti 

enŝalti ni ankaŭ ne povas 
kiam la memoro jam fuĝis 
amnezio tion prijuĝis 
similaĵojn ni ĉie trovas 

por ni restas rajto memori 
eĉ se ĝi agas kontraŭ volo 
kaj pro timaj memoroj plori 

memorado formas kutimojn 
tamen ofte kun aŭreolo 
ni forgesas homarajn krimojn 
Zuriko, la 5an de junio 2001