Soneto pri io sen senco
artimago estas malbono 
eble ankaŭ malboninverso 
kaj ne bono sed bondisperso 
fantomo kun sovaĝa sono 

eniru la artan imagon 
vi tuj estos boje mordita 
kaj per rabio infektita 
ne imagu vian reagon 

vi diros "neniun verkadon!" 
kaj kontinuos komercadon 
aŭ alian entreprenadon 

iam vi aŭdos mian voĉon 
recitadon ankaŭ kantadon 
por si mem vi faros riproĉon 

  
Zuriko, la 7an de junio 2001