Soneto pri limmata vento
ĉarma estas nia dometo 
aŭ Bastiono de Silento 
kiam blovas limata vento 
resto troviĝas en sekreto 

tamen ĉeokaze mi venas 
al vana esperantigado 
"limo" kaj "ato" en ligado 
Limmat - rivero - mi komprenas 

por signifojn diferencigi 
du "mo" ni lasu por rivero 
unu "mo" por limon pacigi 

pro la globaliza klimato 
nun jam laŭ supra maniero 
kirlu ni akvon en Limmato 
Bastiono de Silento, la 8an de junio 2001