Soneto pri la respondeco
ĝuste ke premitaj al muro 
ni konfesas pri tiu murdo 
kaj ne ripetas kiel gurdo 
pri ĉiam historia puro 

sciu "vero pikas okulojn" 
kiam estas multe da veroj 
kaŝitaj en putraj paperoj 
tiam oni kreas postulojn 

facile diri "ne estis mi 
tiu kiu mortigis judojn 
en Jedwabne" - tamen estis vi 

ĉar ĉiuj poloj konscience 
devas preni iamajn kulpojn 
respondece kaj pacience 
Zuriko, la 10an de julio 2001