Soneto pri sekta agado
ĉu vi iam observis sekton? 
sekto ĉiam estas fermita 
alie malkrokodilita 
nepre havas bonan efekton 

ĉu vi aktivas? kompreneble 
kaj ĉiam kun granda sukceso 
ne ekzistas en sekto streso 
agado aspektas malfeble 

unu lingvo unu partio 
ĉiuj homoj nepre la samaj 
jen infaneca idilio 

turo Babelo diafana 
apud situacioj dramaj 
tuta penado ŝajnas vana 
Zuriko, la 11an de julio 2001