Soneto je tagaj refleksoj
"se mi estas malbona homo 
tiam mi devas esti polo" 
ĉu paskvilo aŭ ĉu petolo? 
laŭ multaj estas aksiomo 

iam ne laŭ dato korekte 
oni eldonis manifeston
kaj ordonis nacian feston 
nun por policistoj perfekte 

ĉu al Genovo forveturis 
patrujaj antiglobalistoj 
aŭ ili hejme aventuris? 

ili drinkas acidan vinon 
kaj ne kontraŭ kapitalistoj 
distribuas adrenalinon 
Bastiono de Silento, la 22an de julio 2001