Soneto kun brila kaskado
post vagado al ĉielarko 
muskoloj senĉese doloras 
kaj artikoj knare vaporas 
en vertebraro fulmas sparko 

hodiaŭ estos iom bilde 
ni marŝos nur al intermonto 
lasante ĉampanon sub ponto 
en frosta akvo tute milde 

akvofalo fosis kaskadon 
tajfuno lasis siajn spurojn 
ni komencis kanti baladon 

botelon ni preskaŭ ne trovis 
ĉar torento faris bravurojn 
finfine ni trinkaĵon provis 
Tschingelhorn, la 28an de julio 2001