Soneto kun sago en koro
branĉoj de la roza arbusto 
fleksiĝas pro pezo de floroj 
amaj sagoj flugas al koroj 
orname per roza inkrusto 

silento havas siajn sonojn 
birdoj ĉirpas kaj zumas burdoj 
torentoj ludas kiel gurdoj 
naturo nin sendas admonojn 

akcipitro lasas oferon 
ĉu kompati aŭ ĉu plezuri 
ke muso evitis danĝeron 

kiun riproĉi kiun kredi 
je kiu okazo murmuri 
kaj kiujn fenomenojn bredi
Bastiono de Silento, la 3an de julio 2001