Soneto nokte kaj matene
nokto estas stela sen luno 
kiu kaŝe malantaŭ montoj 
lumigas neĝojn je konfrontoj 
kun antaŭmonta oportuno 

matene steloj malaperas 
ne kiel post unu elŝalto 
sed laŭvice - salto post salto 
lumo spacon grade konkeras 

aperas malhelaj strietoj 
suno tra pintoj okulumas 
dum sube ŝvebas nebuletoj  

subite ekfulmigas oro 
ŝaŭman torenton kiu zumas 
kaj akvo fluas kun fervoro 
Trachsellauenen, la 31an de julio 2001