Soneto ne nur datrevena
mi sendis libron al Kristina 
"en datreveno de la nupto" 
por ŝi ne okazas abrupto 
nek afero estas destina 

al dense skribita letero 
mi aldonis la desegnaĵon 
nian hejmmuran dekoraĵon 
pri tigro - azia ofero 

la diferencoj en kulturoj 
estas grandegaj sed posedas 
spiritfortojn tiuj skulpturoj 

mi ne komprenas popolecojn 
kaj mi je sorĉado ne kredas 
ili posedas naivecojn  
Bastiono de Silento, la 9an de julio 2001