Soneto je berlina muro
oni jam detruadis l' muron 
antaŭ ol oni ĝin konstruis 
sed neniu pri tio bruis 
nun oni postiras la spuron 

por sia persona profito 
ĉiu volas esti heroo 
ankaŭ kun godorana oho! 
kredas pri fina monolito 

parteto de tiu murego 
falita al mi apartenas 
pro mia konfuzita nego 

godoranojn forlasis tempo 
kaj historio ilin ĝenas 
sed por ili venos printempo 
Bastiono de Silento, la 13an de aŭgusto 2001