Soneto pri Maksimilian
vivon transdonis por alia 
por morto destinita homo 
kiu eĉ revenis al domo 
kaj estis patro familia 

provu demandi vin mem laŭte 
ĉu vi aŭ iu de konatoj 
farus tion en kazematoj 
mi certe reagus tre paŭte 

estas interesa demando 
kion faris tiu bandito 
de la germana mortkomando 

li certe havis familion 
eble estis ŝtata dungito 
kaj forgesis anomalion?
Bastiono de Silento, la 14an de aŭgusto 2001