Soneto pri feliĉiguloj
sen sufokiganta kravato 
libereco estas sincera 
malfermita por ĉiuj vera 
tamen povas ekesti fato 

al liberlimo de aliaj 
ni aliras sen iuj kostoj 
poste komplikiĝas kompostoj 
en kondiĉoj tro idiliaj 

nin tro feliĉigas perforte  
aranĝantoj de renkontiĝoj 
kiuj mem malboniĝas sorte 

ekzemple turistagentejoj 
rakontas pri dubaj prestiĝoj 
de enuantaj ripozejoj 
Bastiono de Silento, la 16an de aŭgusto 2001