Soneto en ritmo de marŝo
estas aferoj tute klaraj 
sed oni ne scias pri formo 
de akiro laŭ pura normo 
sen situacioj amaraj 

en nobla kaŭzo por batali 
unu flanko ĉiam malvenkas 
dum venkanto ripoze benkas 
malvenkanto komencas fali 

poste ofte estas inverse 
ĉar herooj ĉiam troigas 
venko agadas kontraŭverse 

"je via sano" en klepsidroj 
neniu skribas nur ĝoigas 
nin per funebra marŝo hidroj 
Zuriko, la 18an de aŭgusto 2001