Soneto je justecpecetoj
sur patriotentuziasmo 
baziĝas armilproduktistoj 
kontraŭas ilin pacifistoj 
per paskaj marŝoj kun sarkasmo 

armilojn posedas gangsteroj 
eĉ la samajn kiujn soldato 
de la "pacaj trupoj" de NATO 
uzas ĉe balkanaj riveroj 

pafiloj de la sama fonto 
servas po ĉiuflanka "gloro" 
ĉar uzas ilin ĉiu fronto 

en Hago la justeco laca 
okupiĝas pri la hororo 
kiu daŭre restas minaca 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 2001