Soneto kun diversaj festoj
tre frue grasa matenmanĝo 
kun bulkoplektaĵo kaj kafo 
poste kun István Mórocz trafo 
pri Berthold Diel memoraranĝo 

Paul Sieber - skulptisto ĉe lago 
al sia ŝtonateliero 
invitis por legovespero 
poema laŭ propra imago 

de tiu funebra festeno 
ni foriris al festo strata 
je forta "metala" kateno 

pro troa bruego impreso 
estis nekredeble malŝata 
gvidata al timo kaj streso 
Zuriko, la 25an de aŭgusto 2001