Soneto kun ŝanĝa vetero
lumo malantaŭ montojn pentras 
per arĝentecaj akvareloj 
ĉielon ankaŭ per paŝteloj 
kun malakuteco ekscentras 

sekretaj ombroj sur balkono 
devenas de helantaj nuboj 
sube neĝaj pintoj en kuboj 
kaj prismoj kreskas je monttrono 

matene ni iris al limo 
de nuboj kaj estis tre glate 
reveno nin ĵetis al timo 

subite tondris ĉirkaŭaĵo 
malhelon ni sentis jam ĥate 
post aventura mirindaĵo 
Trachsellauenen, la 3an de aŭgusto 2001