Soneto malantaŭ torentoj
mi ne scias ĉu mi revenos 
Bertold Diel vojaĝon proponis 
li ne revenis nur eksonis 
spiritan sonon mi eltenos 

dek unu tagoj en naturo 
sen radio sen televido 
ni triste diros "ĝis revido" 
kaj revenos al subkulturo 

lastaj rigardoj al montaro 
kaj al padoj de ni tretitaj 
iom per nebulo kovritaj 

Ursula i Jürg Abegglen-Gertsch 
helpis nin pri vago kaj serĉ' 
ni dankas ilin sen fanfaro 
Trachsellauenen, la 5an de aŭgusto 2001