Soneto kun komputilgrincoj
komputile ludas infanoj 
kaj scipovas tion perfekte 
sed mi preskaŭ ĉiam difekte 
ĉar kun ambaŭ maldekstraj manoj 

mi frapetis miajn poemojn 
sur poma komputilo tikle 
kaj nun unufingre klavikle 
priskribas mi pli larĝajn temojn 

ideo ofte malaperas 
ĉar serĉante la ĝustan klavon 
mi tamen ĉe tio suferas 

pro tio mi ŝatas kajeron 
kaj ĝian korplenan enhavon 
ne grinckomputilmanieron

Zuriko, la 8an de aŭgusto 2001