Soneto kun fenestraj floroj
somero - septembro - aŭtuno 
malvoj floras helroze flave 
blanke viole rozpapave 
malantaŭe ŝoviĝas luno 

eltranĉitaj rozoj denove 
ruĝas - ĉifoje estas etaj 
laŭ grandeco ŝajnas sonetaj 
kun versoj flustrataj senmove 

antirinojn ventoj dissemis 
kaj ili floras nun sovaĝe 
jam en kelkaj poemoj temis 

ĉe najbaro sur mura ŝtono 
tremas unu floro omaĝe 
al lia aktora beltono
Zuriko, la 10an de septembro 2001