Soneto pri arto de preĝo
kiu ŝuldas ke malŝuldantoj 
mortas en okazoj subitaj 
ĉar ili estas mortigitaj 
de ideologikredantoj 

fanatikuloj de diversaj 
ideologiaj konfesoj  
ne traktas homojn per karesoj 
sed per metodoj kontraŭversaj 

ne venĝo kaj ne minacado 
plenumos enhavon de preĝo 
sed nur profunda edukado 

klaĉado pri demokratio 
ne sufiĉas sed ĝusta leĝo 
ankaŭ pri paco garantio 
Zuriko, la 12an de septembro 2001