Soneto kun funebraj flagoj
l' mondo kovriĝis per funebro 
silentiĝis homaj rigardoj 
post aviadilaj bombardoj 
komenciĝis sepultcelebro 

banditoj atakon preparis 
tre longe ankaŭ sian morton 
antaŭpenso postulas forton 
ĉar ili memmortige knaris 

"okulo por okulo - dento 
por dento" - venĝo jam aperis 
ĝin portas malvidebla vento 

tristo devas esti humila 
kaj ĝi jam militon oferis 
alvenas tempo maltrankvila
Zuriko, la 14an de septembro 2001