Soneto je alternativo
mi pensis ke l' edzino vokas 
l' edzon de malproksima loko 
kun pri komputilado moko 
sed alia voĉo min ŝokas 

komputilmajstro telefonis 
polo perdita okcidente 
iom libera pormomente 
sian utilecon proponis 

unue ĉio iris bone 
sed baldaŭ ĉio estingiĝis 
malaperis vide kaj sone 

mi blasfemis poste mi preĝis 
kaj komputilo reviviĝis 
ĉar gardanĝeloj ĝin sieĝis 
Zuriko, la 20an de septembro 2001