Soneto donita reflekse
sendepende de manipuloj 
diferenco inter krimulo 
kaj tute modesta piulo 
restas en iliaj okuloj 

"spirito de korpo forkuris" 
nieniu diras "malaperis 
ĉar korpo nenion oferis" 
eble tro forte aventuris 

hieraŭ estis multaj devoj 
kaj mi por inspiro atendis 
dronante en torentaj revoj 

"koran dankon Kara Amiko" 
mi ĝuste la leteron sendis 
ĉar mi disponas pri fortiko   
 
Zuriko, la 21an de septembro 2001