Soneto pri eblo de esto
disrevo estas ankaŭ sento 
vana tro frua eŭforio 
povas gvidi al tragedio 
tamen ne en ĉiu momento 

se iam oni prenus monon 
de bin Ladenoj kaj similaj 
ekestus agoj malutilaj 
detruante propran mamonon 

kiom da kostas militara 
manovro? eĉ pli ol bezonas 
homoj por eviti malsaton 

tiu vero estas amara  
bin Laden Usonon admonas 
kaj promesas venontan baton 
Zuriko, la 22an de septembro 2001