Soneto pri nacia saĝo
ĉiu nacio havas saĝon 
kiu tute ne estas sumo 
ĉar ĉiu individuumo 
preparas alian omaĝon 

diversaj vidpunktoj kverelis 
ĝuste mi decidis pro tio 
vivi en Konfederacio 
ĉar kverelantoj min forpelis 

post kvar jaroj novaj balotoj 
tuj ekestas multaj diskutoj 
pri novŝanĝitaj idiotoj 

en Rapperswil Pola Muzeo 
montras aĵojn pri persekutoj 
ĉiu epoko - nova kreo
Zuriko, la 23an de septembro 2001