Soneto pri vorto AMOKO
vi foriras fari aĉetojn 
sed vi ne povas esti certa 
pri reveno - korpo inerta 
ne povas elteni surtretojn 

aŭ tute alia AMOKO 
iu pafas en parlamento 
mortis dek kvar homoj - evento 
gvidas loĝantaro al ŝoko 

en lernejo simila sceno 
instruistino kaj lernantoj 
perdis vivon - jen fenomeno 

amoko amoko amoko 
inter ni vivas amokantoj 
estas eco de la epoko 
Zuriko, la 27an de septembro 2001