Soneto pri flustroj kaj krakoj
nenio povas anstataŭi 
flustron de legata kajero 
komputilo estas sufero 
ĝin oni devas adiaŭi 

interreto tamen fascinas 
en ĝi oni povas veturi 
kaj okazintaĵojn aŭguri 
pura penso ne halucinas 

estas malfacile kaŝiĝi 
sufiĉas kliki ĝustan paĝon 
kaj per informoj malreviĝi 

oni vidas ofte ke famo 
ne ĉiam bezonas omaĝon 
kiam proksimiĝas al dramo 
Zuriko, la 8an de septembro 2001