Soneto je tipa barĉado
al Bastiono de Silento 
venis gastoj laŭ invitilo 
tuj poste perdiĝis trankvilo 
pro mia laŭta instrumento 

hodiaŭ okazas BARĈADO 
ekstere malvarmega vento 
interne poezia sento 
kun deklamado kaj kantado 

barĉo kun flankaĵo por gastoj 
estas pli bongusta ol tiu 
kun ŝinko kaj prunaj fantastoj 

kameno kaj vino varmigas 
vizaĝojn pro tio ĵus iu 
ĉiujn al promeno instigas 

Bastiono de Silento, la 9an de septembro 2001