Soneto por pegaza jaro
je meznokto kiel kutime 
ni reciproke bondeziris 
pri komuna feliĉo miris 
en nia loĝejo intime 

malantaŭ dikmura fenestro 
ĉe flamoj apud l' puta fonto 
el ĉiuj partoj de la monto 
dancadis vilaĝa Silvestro  

eksonis preĝejsonorilo 
kaj ĉirkaŭe la tuta valo 
portis eĥon je la trankvilo 

tiam l' manojn premis la manoj 
de ĉielo venis ĉevalo 
kaj flugis super la kabanoj
Guarda, la 1an de januaro 2002