Soneto vere pri nenio
mi ne volas skribi pri tio 
kio nun okupas la menson 
por ke sanigi mian penson 
forgesu mi pri tuta scio 

de mia amata fratino 
ricevis mi unu libreton 
laŭ ĝi mi faras nun tuŝeton 
sur mia hupo sed sen vino 

Genovefa Kaczmarek Durska 
proponas min uzi pendolon 
la ideo ŝajnas malbruska 

estas nur principa kondiĉo 
uzanto devas havi volon 
kaj kredon ke venos feliĉo
Zuriko, la 20an de januaro 2002